<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<page xmlns="http://projectmallard.org/1.0/" type="topic" id="preferences_voice" xml:lang="eo">
<info>
<link type="guide" xref="preferences#orca"/>
<link type="next" xref="preferences_speech"/>
<desc>Agordi la voĉon uzatan de <app>Orko</app></desc>
<credit type="author">
<name>Joanmarie Diggs</name>
<email>joanied@gnome.org</email>
</credit>
<license>
Creative Commons Share Alike 3.0
</license>
</info>
Ĉi tiu kombokesto ebligas al vi uzi malsamajn voĉojn por povi pli bone distingi majusklan kaj ligitan tekston de aliaj tekstoj, kaj ekranan tekston de teksto aldonita de <app>Orko</app>.
<note style="tip">
Por ĉiu voĉo kiun vi volas agordi, unue elektu la voĉon en la kombokesto <gui>Voĉtipo</gui>. Poste agordu la personon, rapidecon, tonalton kaj volumon por tiu voĉo.
</note>
Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti vian preferatan parolsistemon el tiuj instalitaj, kiel ekzemple Speech Dispatcher.
Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti la parolsintetizilon por uzi kun via elektita parolsistemo.
Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti, kiun "personon" aŭ "parolanton" uzi kun la elektita voĉo. Ekzemple, vi eble volas, ke Davido parolu defaŭlte, sed ke hiperligiloj estu parolataj de Alice. Atentu, ke tio, kion vi trovos en la kombokesto <gui>Persono</gui>, dependos de kiuj parolsintetiziloj estas instalitaj.
Ĉi tiu kombokesto permesas al vi elekti, kiujn stilojn de majuskligo-indikado de Speech Dispatcher vi volas uzi aldone al la majuskligo-voĉo de <app>Orko</app>. La opcioj, kiuj estas nomataj uzante la terminologion de Speech Dispatcher, estas:
<list>
<item>
<gui>Ikono</gui>: Ludas tonon
</item>
<item>
<gui>Literumi</gui>: Parolas la vorton "majusklo"
</item>
<item>
<gui>Nenio</gui>
</item>
</list>
<note style="tip">
<app>Orko</app> ankaŭ havas komandon por cikli tra la disponeblaj stiloj de majuskligo. Vidu <link xref="commands_speech_settings"> Komandoj de Parolagordoj</link> por pli da informoj.
</note>
Defaŭlta valoro: nenio
Ĉi tiuj tri maldekstra-dekstraj glisiloj permesas al vi plue personecigi la sonon de la persono kiun vi ĵus elektis.
Depende de la ebligitaj parolagordoj, <app>Orko</app> povas havi sufiĉe multe por diri pri aparta objekto, kiel ĝia nomo, rolo, stato, mnemonika vorto, lernokonsila mesaĝo, kaj tiel plu. Markado de la markobutono <gui>Dividi parolon en partojn inter paŭzoj</gui> igos <app>Orko</app> enmeti mallongajn paŭzojn inter ĉiu el ĉi tiuj informpecioj.
Defaŭlta valoro: markita
Markado de la markobutono <gui>Paroli nombrojn kiel ciferojn</gui> igos <app>Orko</app> dividi nombron kiel "123" en apartajn ciferojn ("1," "2," kaj "3") antaŭ ol transdoni ĝin al la parolsintetizilo.
Defaŭlta valoro: nemarkita
</page>