<?xml version="1.0" encoding="utf-8"?>
<page xmlns="http://projectmallard.org/1.0/" type="topic" id="preferences_key_echo" xml:lang="eo">
<info>
<desc>Agordi kion oni parolas dum vi tajpas</desc>
<link type="guide" xref="preferences#orca"/>
<link type="next" xref="preferences_key_bindings"/>
<credit type="author">
<name>Joanmarie Diggs</name>
<email>joanied@gnome.org</email>
</credit>
<license>
Creative Commons Share Alike 3.0
</license>
</info>
La agordo de klava eĥo de Orko kontrolas kio okazas ĉiufoje kiam vi premas klavon. Por ebligi klavan eĥon, marku la markobutonon "Ebligi klavan eĥon". Farante tion, aldoniĝas pliaj markobutonaj opcioj tra kiuj vi povas elekti precize kiujn klavojn eĥi aŭ ne eĥi por plej bone taŭgi al viaj bezonoj.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel <key>a</key>, <key>b</key>, kaj <key>c</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel <key>1</key>, <key>2</key>, kaj <key>3</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu klavoj kiel <key>%</key>, <key>;</key>, kaj <key>?</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu <key>Space</key> estu parolata dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu <key>Shift</key>, <key>Ctrl</key>, <key>Alt</key> kaj <key>Meta</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu <key>F1</key> ĝis <key>F12</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu <key>BackSpace</key>, <key>Delete </key>, <key>Return</key>, <key>Esc</key>, <key>Tab</key>, <key>Page Up</key>, <key>Page Down</key>, <key>Home</key>, kaj <key>End</key> estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: markita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu <key>Left</key>, <key>Right</key>, <key>Up</key>, kaj <key>Down</key> estu parolataj dum premado. Ĉi tiu opcio ankaŭ aplikiĝas al iu ajn klavkombino en kiu <key>Orko Modifier</key> estas tenata, ekzemple dum plata revizio estas uzata.
Defaŭlta valoro: nemarkita
Ĉi tiu opcio kontrolas ĉu "mortaj klavoj" uzataj por generi akcentitajn literojn estu parolataj dum premado.
Defaŭlta valoro: nemarkita
Ebligi ĉi tiun opcion igas Orko-n eĥi la signon kiun vi ĵus tajpis.
Kvankam eĥo laŭ signo ŝajnas tre simila al klava eĥo de alfabetaj, numeraj kaj interpunkciaj klavoj, ekzistas gravaj diferencoj, precipe rilate al akcentitaj literoj kaj aliaj simboloj por kiuj ne ekzistas dediĉita klavo:
<list>
<item>
Klava eĥo igas <app>Orko</app> anonci tion kion vi ĵus  premis.
</item>
<item>
Signa eĥo igas <app>Orko</app> anonci tion kio ĵus estis enigita.
</item>
</list>
Do por ke akcentitaj signoj estu parolataj dum vi tajpas ilin, vi devas ebligi signan eĥon.
Defaŭlta valoro: nemarkita
<note style="tip">
Se vi ŝatas klavan eĥon kaj vi ofte tajpas akcentitajn signojn, konsideru ebligi ambaŭ. La logiko de signa eĥo de <app>Orko</app> provas filtri signojn kiuj estis parolataj pro klava eĥo, tiel minimumigante la verŝajnecon de "duobla parolo" dum vi tajpas.
</note>
Markante la markobutonon <gui>Ebligi eĥon laŭ vorto</gui> igas <app>Orko</app> eĥi la vorton kiun vi ĵus tajpis. Simile, markante la markobutonon <gui>Ebligi eĥon laŭ frazo</gui> igas <app>Orko</app> eĥi la frazon kiun vi ĵus tajpis.
Defaŭlta valoro: nemarkita
</page>